Gabriele d'Annunzio
LA VULTURO DE L' SUNO

Kelkfoje, dum medito aŭ revo-ŝpino,
se flagras kiel flam' l' aero sala,
se bruas tra l' silent' pinfrukto fala,
sur arbo surde siblas la rezino,

se marĉflutist' muzikas en la ŝlimo,
zumas sovaĝaven' en vasto vala,
subite mian koron, vi, fatala,
rabkaptas, igas predon el l' animo,

ho Glor', vulturo de la sun', ho Glor'!
Vi sur min saltas, tranĉas min ungŝire,
ĝis arda klifo, kie mi azilas.

Fruntleve vidas mi kun kor-dolor'
tra l' ruĝo de l' palpebroj fermaj, mire,
ke jen de mia sang' la mondo brilas.